Literatura konkurso de tradukado Esperanto-Ligo en Israelo
 
 
Kara amik(in)o !
 
Ni invitas vin al israela literatura konkurso ( kun premio por la gajnontoj! )    Ĝi konsistas el unu-nura tasko, tamen ne malstreĉiĝu ankoraŭ, ĝi ne estas tiel facila kiel ŝajnas en la komenco...
 
Tralegu la belegan aŭtentikan poemon de Ivan Naumov "Valinor`", kiu estis verkita origine en Esperanto.
 

Valinor'

Post longaj bataloj
Mi lavis en rojoj armilojn,
Sed jen – la rivero
Elfluas en bluan senfinon.
Kaj birdo de l'maro
Revekis antikvan destinon
Kaptantan nur filojn
De l' nobla Krepuska Elfaro.

  Nin tordante ploras mevo
  Kaj vekiĝas nia revo
  Kies nomo kvazaŭ or'...
  Tie ni renkontos fratojn,
  Mevoj gvidos la boatojn,
  Venu ni al Valinor'!

Mirinda scipovo –
Nek resti nek paŝi el rondo,
Kaj kuni kaj fori
Tuŝante nin el la lontan'.
Elmara ombrido
Plaŭdantas per plumoj de ondo
Por firme enkori
Je ĉiu teran'...
Ni venos al Valinor'!..

Finiĝis milito
Per venka atingo de l' celo,
Sed jen – la rivero
Elfluas en bluan senrandon,
Kaj birdo de l' Maro
Per krio min tiras en landon
Restantan la stelo
Por nobla Krepuska Elfaro.

  Blankaj plumoj, akra beko,
  Mevo damnas nin al neko:
  Nek ĉi-tie nek en for'
  Ni trankvilos ni kvietos –
  Mevoj krios kvazaŭ petos:
  Venu vi al Valinor'.

Diabla mispovo –
Nek stari nek fali mortante
Pro ĝia enveno,
Pro ĝia veneno en kor' –
Elmara ombrido
Nin vokas ĉu krie ĉu kante...
De tiu momento
Ni vivas laŭ mor':
Ni venos al Valinor'!..

02/03.08.1993
 
 
Via tasko estas traduki la poemon en la hebrean lingvon, konservante ĝian originalan stilon. Vi havas tempon de 4 monatoj: la tradukaĵoj estos akceptataj ĝis la 31-a de majo.
 
Dum junio speciala ĵurio (juĝkomisiono) juĝos ĉiujn tradukojn kaj elektos la plej bonajn. La ĵurianoj ne scios vian nomon (la faritajn taskojn oni prezentos al ili anonime); ankaŭ vi ne konos la nomojn de la komisionanoj.
En la fino, la nomoj de la gajnontoj estos publike anoncitaj kaj ili ekmeritos multe da estimo! (kaj la premion, kompreneble)
 
 
Sendu vian tradukon kun via nomo al :

Literatura Konkurso Valinor
Esperanto-Ligo en Israelo
P.O.K 22041, Tel Avivo 61220

- aŭ retpoŝte al :

Konkurso.Valinor @ esperanto.org.il

La leteron pritraktos neŭtrala homo, kiu transdonos ĉiujn tradukojn al la komisionanoj kaŝnome, la 1-an de junio.
 
Dum la periodo de la konkurso, se aperos ĉe vi specifaj demandoj, vi povas skribi al la supre menciitaj adresoj kaj peti klarigon.
 
 
 Ni deziras al vi sukceson kaj estas tre scivolemaj vidi vian tradukon de tiu ĉi bela poemo !
 
 
            Josef Ŝemer
              Prezidanto de ELI
            Sergej Tyrin
              Iniciatinto de la konkurso
 


 
 
תחרות תרגום יצירה ספרותית
 
חבר/ה יקר/ה,
 
האגודה לאספרנטו בישראל מזמינה אותך להשתתף בתחרות ספרותית ראשונה מסוגה בישראל  התחרות פתוחה לכל חפץ!

היא מורכבת ממשימה אחת בלבד: תרגום השיר (הפואמה) הנפלא של איוון נאומוב, המובא למעלה ואשר נכתב במקורו באספרנטו. עליך לתרגם אותו לעברית תוך שמירה על סגנונו המקורי.
את התרגומים תבחן ועדה מיוחדת, שתבחר לבסוף את הטובים ביותר. תהליך ההערכה ייערך באופן אנונימי, כלומר חברי הוועדה לא יידעו את שמך וגם לך לא יהיה ידוע שמם.
התאריך האחרון לקבלת התרגום הוא 31 במאי.
 
את התרגום נא לשלוח בצירוף השם המלא לכתובת :

תחרות ספרותית ואלינור
האגודה לאספרנטו בישראל
ת.ד. 22041, תל אביב 61220

או, לחלופין, בדואר אלקטרוני לכתובת :

Konkurso.Valinor @ esperanto.org.il

את המכתבים יקבל אדם נייטראלי, שיעביר ב-1 ביוני לוועדה את כל התרגומים בעילום שם. שמות המשתתפים יוודעו רק לאחר קביעת התוצאות; המתרגמים הטובים ביותר יזכו בפרסים ושמותיהם יתפרסמו בפומבי!   
 
אם במהלך התחרות יתעוררו אצלך שאלות, תוכל/י להפנותן לאחת הכתובות המצויינות לעיל.
 
 
 אנחנו מאחלים לך הצלחה ומצפים בכיליון עיניים ליצירה המתורגמת.
 
 
             יוסי שמר
              יו"ר האגודה
            סרגיי טירין
             יוזם התחרות