Israelo -- Lando Unika |
|
|
Bonvenon al Israelo : miksaĵo de Oriento kaj Okcidento, de Moderno kaj Antikvo, de Grandaj Imperioj kaj Historiaj Ribeloj. En Israelo, kvankam ĝi estas nomata oficiale "La Juda Ŝtato", vivas flank' al flanke pli ol 3 popoloj: judoj, araboj, druzoj kaj aliaj. Ĝi estas centro de 4 religioj (judismo, kristanismo, islamo, bahaismo) kaj ĝiajn kulturajn kaj naturajn trezorojn ne eblas taksi. La lando havas kvarmil-jaran historion dum kiu pluraj imperioj regis la regionon, kaj post la reveno de judoj el la "Gola" (la Diasporo, kie la judoj estis devigitaj vivi post la dispelo) la Lando travivas ŝtorman kaj ekscitan modernan historion, kiu estas forĝata ĉiutage. Havante neĝo-kovritajn montojn en la nordo, verdajn valojn laŭlonge de la Mediteraneo, Jordanon kaj la plej malaltan lokon en la tuta mondo - la Mortan Maron oriente, varmegan dezerton en la sudo, tropikan oazon kaj turisman centron - la urbon Eilat en la plej suda punkto de la mapo – Israelo estas vere unika nature, eksterordinara loko, kuniganta kontrastojn (kaj ne nur naturajn). Al vizitanto de Israelo oni povas oferti tri pintojn, kies plena traesplorado postulas eĉ pli ol semajnon:
Al tiuj tri elstaraĵoj aliĝas dekoj da kulturaj, religiaj, arkeologiaj kaj naturaj juveloj, kiel la impresaj enarbaraj akvofaloj de Banias kaj la serena Lago de Galileo, ĉirkaŭita de palmarboj kaj montoj, kaj ĉe la alia ekstremo Eilat - kie la tropikaj fiŝoj kaj koraloj de la Ruĝa Maro kuniĝas kun la granitaj dezertaj montoj por krei ripozan etoson for de la pulsanta moderna mondo. Israelo estas ankaŭ etnologie kaj socie bolanta mikspoto: ĉi tie restariĝis la juda popolo el la cindroj de la Holokaŭsto, kies teruran historion rakontas la muzeo de "Jad Vaŝem" en Jerusalemo kaj la "Domo de Diasporo" en Tel-Avivo, kie oni povas dum malmultaj horoj sekvi dumil jarojn da historio. Sed tuta Israelo estas ja vivanta etnografia muzeo, kien enmigradis kaj kie miksiĝas kaj lernas kunvivi judoj el ĉiuj partoj de la mondo, judoj kun araboj, israelanoj kun palestinanoj. Ni invitas vin sperti la etoson de nia Lando kaj vidi kiel antikvo kaj novo unuiĝas en (re)starigita Israela Ŝtato per viaj propraj okuloj. Ekuzu la "Pasportan Servon", la vojaĝ-proponojn de diversaj turismaj firmaoj aŭ kontaktu rekte la esperantistojn en la Sankta Lando. |
||
|