|
Israelo, Lando de la BiblioLa biblia historio de tiu ĉi eta lando kuŝas en profundo de ĉirkaŭ 4000 jaroj. En kelkaj lokoj ĝi troviĝas nur kelkajn centimetrojn sub la tero, dum en la aliaj la historio kuŝas sub kelkaj tavoloj de civilizacio. En tiu ĉi kompakta lando enestas la voko al la Praavoj sekvi la Eternulon. Ĉi tie Dio parolis al la profetoj kaj preparis la historion de ĉi tiu Sankta Tero. Tiu ĉi antikva rekvizito ekigas sanktajn memorojn en la imago de ĉiuj, kiuj ekhaltas por mediti pri la grandaj mirakloj. Kun la Biblio en via mano, vi povos reveki tiujn eventojn starante en la aŭtentika ĉirkaŭaĵo, kiu revivigas tiujn eternajn historiojn. Kaj tiel vi povos travivi la spiritan karakteron, kiel ĝi estas menciita en la libro Genezo 13, 17: "Leviĝu, trairu la landon laŭlonge kaj laŭlarĝe, ĉar al vi Mi ĝin donos" .
Galileo estas starpunkto plena de inspiro al kristana pilgrimado al Israelo. Nazareto, la urbo de la surmontaj kristanaj preĝejoj, estas la tradicia loko de la Anunciacio (Anonco pri la koncipiteco de Jesuo): la puto de Maria, la metiejo de Jozefo, Kana, kie Jesuo faris la unuan miraklon de la nupto-manĝo, Tabha, ĉemare, konata pro la miraklo de la fiŝoj kaj la pano. Ligite al la prediko sur la monto, ni havas la Monton de la Feliĉo. Kapernaumo estis la centro de la agado de Kristo, post kiam li forlasis Nazareton. En kelkaj lokoj ĉirkaŭ la Lago de Tiberiado (hebree: Lago Kineret), eblas ŝipveturi en tiu ĉi dolĉakva lago kaj ĝui la okazon enprofundiĝi en preĝon, mediti kaj cerbumi. La lago situas 222 metrojn sub la marnivelo. Kiam oni alrigardas la vaston de la lago, facile eblas pensi, ke ju pli la aferoj ŝangiĝis dum 2000 jaroj, des pli multe restis senŝanĝa en tiu ĉi regiono, kiu elvokas tiom multajn bildojn elpasintece. Ree al la bordo: eĉ la moderno iĝas parto de la travivaĵo. Inter la diversaj lokoj troviĝas kibucoj, t. e. la famaj agrikulturaj komunumoj de Israelo; Kelkaj el ili funkciigas ankaŭ bone ekipitajn hotelojn surloke. Ĉu vi tranoktas en kibuco aŭ en urba hotelo, en gastejo aŭ en hospico, ĉiuj tiuj lokoj havas sperton je gastigo de pilgrimantoj kaj estas sentivaj al la bezonoj kaj atendoj de tiuj gastoj. Pli multe atendos vin en la tuta Galilea regiono: kampadejoj kaj naturrezervejoj, Kruckavaliraj fortresoj, olivarbejoj kaj multaj diversepokaj arkeologiaj sitoj. Ĉiuj ili kune formas riĉan mozaikon en tiu ĉi multkolora regiono. En la suda pinto de la lago de Tiberiado, kie ĝia akvo formas denove la riveron Jordano, troviĝas fama speciala baptejo por pilgrimantoj. Tie, inter ombrodonaj riverarboj, pavimitaj ramploj ebligas al la vizitantoj komfortan kaj sekuran aliron al la akvo de l'rivero dum ĉiuj sezonoj, eĉ per rulseĝo. Se aliaj lokoj estas karaj stonoj, Jerusalemo (hebree: Jeruŝalajim) estas la krono. Ĉirkaŭ ĝi, en malsamaj direktoj, troviĝas Bet-Lehem kaj la Placo de la Kripo, Ejn-Karem, kiu ligiĝas kun Johano la Baptisto, la pavilonoj de Maria kaj Marta kaj la loko en kiu Jesuo Kristo komencis la paradon al la Sankta Urbo. Ĉi tie ĉiu loko renaskiĝas kaj estas inde vidi kaj viziti ĉiun el ili: la Monto Olivarba, la Monto Ciono, la Tombo de la rego Davido, la ĝardenoj kaj kaverno de Getsemano, la Ĝardeno de la Tombo, la lokoj de diversaj okazintaĵoj kaj mirakloj... Tiuj montoj kaj vojoj, kiuj estis parto de la eterna pejzaĝo de la urbo. En la koro de Jerusalemo troviĝas la Malnova Urbo, ĉirkaŭata de murego. En ĝi tentas la imagon la homa vivobruo, la kostumoj, la koloroj kaj la aromo. La vizitanto emas kredi, ke la etoso ne estis tro malsama en antikvaj tempoj. Arabaj aŭ armenaj kolportistoj ofertas siajn varojn, ekde elektitaj legomoj ĝis ekzotaj tapiŝoj. Infanoj petolkuras inter dece vestitaj aĉetantaj arabaj virinoj. Judortodoksaj barbuloj marŝas en siaj nigraj apartigantaj kostumoj. Ankaŭ la kristanaj diservantoj el la tuta mondo paradas en siaj tradiciaj vestoj de pastroj, monahinoj ktp. Ĉiuj tiuj transformas la Malnovan Urbon en enorman travivaĵon por vizitantoj, kiuj venas el ĉiuj mondanguloj. Kredantoj el la tri grandaj monoteismaj religioj konstruis en tiu Sankta Urbo siajn kultejojn dum la lastaj jarmiloj kaj jarcentoj: La Okcidenta Muro, la apudaj tuneloj kaj la Monto de la Templo, kiuj estas sanktaj por la judoj; la moskeoj de la Islamo, starantaj sur la sama monto; Abundo da preĝejoj, kiuj servas la diversajn kristanajn konfesiojn kaj de kiuj parto estis konstruita en multaj punktoj de la mesia agado de Jesuo en Jerusalemo.
El ili la plej elstara estas la Via Dolorosa (Vojo de Doloroj), kie Kristo faris sian lastan vojon. La pilgrimantoj-vizitantoj laŭkutime sekvas tiun vojon laŭ la tradiciaj konataj Haltejoj, tretante sur la samaj vojŝtonoj sur kiuj Jesuo mem marŝis, ĝis la lasta punkto: la Preĝejo de la Tombo. Jen urbo kun pasinteco de mirakloj kaj nuntempo de kunvivado kaj espero! |
| La Sankta Biblio en la Reto: www.esperanto.nu/upsala/biblio |