La Morta Maro
Nur la nomo povas erarigi vin: la regiono de la Morta Maro estas fakte plena da vivo. Tio estas la akvo de tiu maro,
situanta 410 metrojn sub la marnivelo, kiu estas riĉa je mineraloj. Tiuj estas la termaj fontoj, resanigaj kaj
mineralo-havaj. Tio estas la fama nigra koto, bona por resaniga flegado. Tiuj estas la sunradioj. Tio estas la aero, kiun vi spiras.
Krome, apud ĉiuj resanigaj kvalitoj de la regiono, ĝi ofertas eblecojn por aventuroj, malkovro, turismado kaj
ripozo en kvinstelaj kondiĉoj. Dorlotu vin aŭ elektu unu el la multaj disponeblaj specoj de flegado.
Ĝuu la donacojn de la naturo kaj la trezorojn de la pasinteco, dum la tuta jaro, en kondiĉoj de ĉiamaj printempo
kaj somero: pli ol 330 sunaj tagoj jare.
Ĉiu ekskurso al Israelo devas inkludi viziton aŭ restadon en la regiono de la Morta Maro, la plej malalta loko en la mondo.
Beleco el la naturo
Se vi flankenmetos la terminon Terapio, vi havas ĉi tie la plej agrablan variecon de dorlotaj kaj plibeligaj flegadoj, kiun
vi povus imagi. Sunbruniĝu plezure, ne timante brulvundojn. Sereniĝu en la mineraloza akvo de la maro aŭ de la
termobasenoj. Lasu vin ĝui la kotajn banojn kaj kotan ŝmiradon, kiuj lasos vian haŭton glata.
La kvalitoj de la regiono rilate plibeligon estis konataj jam en la tempo de Kleopatro. Arkeologoj malkaŝis restaĵojn
de entrepreno de kosmetiko, kiu laŭateste servis la reĝinon de Egiptujo.
Eblas legi la revuon "Esperanto" flosante
Laŭlonge de la bordoj de la Morta Maro abundas diversstilaj kuracaj akvo-fontoj, ekde tre popularaj ĝis la plej luksaj
kaj prestiĝaj. Eĉ dum nur unutaga ekskurso restas ĉiam tempo por flosi sur la akvo de la maro kaj eĉ okazo
por ŝpruci sur vin iom de tiu tiel unika nigra koto.
Hodiaŭ, kosmetikaĵoj kaj produktaĵoj por flegi la vizaĝon estas denove eksportataj el tiu regiono. Kelkaj
kompanioj (kiel la mond-konata Teva) ellaboris larĝan varion de produktaĵoj, bazitaj je elakvaj mineraloj kaj
materialoj de la dezerta vegetaĵaro, inkluzive de salo-banoj, koto por maski la vizaĝon, sapoj, pomadoj (kremoj) kaj
ŝampuoj. Vi povas aĉeti ilin en via lando, sed vizito en la Morta Maro estas vizito en la originalo.
Sano sub suno
Tiu ĉi regiono estas origino de sano kaj beleco. Krom la jam menciitaj flegadoj, ĝi servas ankaŭ por kuraci
personojn kiuj suferas je diversaj haŭtomalsanoj, kiel psoriazo, kaj je artikomalsanoj, inkluzive de reŭmatismo kaj
inflamo de la artikoj.
La kuraca povo de la maro fontas de la tiea alta koncentriĝo de mineraloj kaj saloj, kiuj venas el subteraj varmaj
akvofontoj kaj el la enfluanta rivero Jordano. La speciala koto entenas mineralojn kaj tial havas kuracajn kvalitojn por la
haŭto kaj la artikoj.
Alia afero estas la preskaŭ eterna sunbrilado kaj la dezerta ĉirkaŭaĵo, kiuj kontribuas al rapida
elvaporiĝo de la akvo, tiel formante altan koncentriĝon de oksigeno kaj bromo en la aero, kiun ni enspiras. Ankaŭ
tio helpas kuraci certajn alergiojn.
Malsanuloj el la tuta mondo, precipe psoriazuloj, venas tien por kuraciĝi dum almenaŭ dek tagoj.
Turismaj vidindaĵoj ĉe la Morta Maro
Oni atingas la regionon per duhora bus- aŭ aŭtoveturado el Tel-Avivo, unuhora el Jerusalemo. Diversgradaj lokaj hoteloj,
gastejoj, kampadejoj kaj ferivilaĝo akceptas la vizitantojn dum la tuta jaro.
La plej impresa vidindaĵo estas la palaco kaj fortreso Masada (Mecada), kiu staras sur monto. Konstruis
ĝin la reĝo Herodo dum la romia regado kaj ĝi havas tre interesan tragikan historion de heroeco de la judaj
sieĝitaj ribelantoj. Oni atingas ĝin per telfero. Nur pro la spirhaltiga panoramo elsupre vidata, valoras viziti
ĝin!
Tre gravaj arkeologiaj elfosaĵoj troviĝas sube de ĝi: Kumran, kie en kavernoj loĝis antaŭ
du jarmiloj, laŭ tre strikta religia vivmaniero, la Esenoj, membroj de juda sekto. Tie oni malkovris antaŭ kelkaj
jardekoj la mondfamajn pergamen-rulaĵojn de la Morta Maro.
Diversaj ekskursoj kondukas la turistojn al monto Sodomo, al kavernoj kaj fontoj, naturrezervejoj, arkeologiaj sitoj, dezertaj
pejzaĝoj kun rokaro, senakvaj riveroj ktp; pejzaĝoj kaj etoso kiuj elvokas bildojn de la Biblio.
La vetero estas varma: ekde 20 gradoj en januaro ĝis 39 gradoj en julio.
Kaj fine: kial fakte oni nomas la Mortan Maron tiel ?
Ĉar la alta kvanto de la saloj kaj mineraloj en ĝi, ebligas neniun animalan vivon. Hebree ĝi nomiĝas
Jam Hamelaĥ, Maro de la Salo.
|